AI pri la sorto de UEA sen vendita domo
La redakcio de “Heroldo de Esperanto” demandis al Artefarita Intelekto pri la sorto de la Universala, sed ĝi ne sukcesus vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. Jen la respondo:
La redakcio de “Heroldo de Esperanto” demandis al Artefarita Intelekto pri la sorto de la Universala, sed ĝi ne sukcesus vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo. Jen la respondo:
Inter la unuaj decidoj de la nova brita ĉefministro, Andy Burnham, reliefas la prestiĝa nomumo de Louise Haigh kiel First Secretary of State, nialingve Unua Ŝtatsekretario, kune kun la eĉ pli majesta ofico de kanceliero de la duklando Lankastro.
De la 20a ĝis la 24a de julio 2026 okazis en Ĉaŭdefono (Svislando), ĉe Kultura Centro Esperantista (KCE), la sepa Staĝo pri diplomatia kaj geopolitika tradukado, gvidata de prof. Giorgio Silfer. Temis pri kvintaga intensa trejnado, celita al partoprenantoj kun intereso pri internaciaj rilatoj, diplomatio kaj tradukarto.
La 20an de julio 2026 konkludiĝis la dua kaj lasta semestro de kurso pri la esperanta literaturo startinta en somero 2025. La lekcioj (ne lecionoj, laŭ leksika elekto de la docento prof.
Se ne estos almenaŭ tricent aliĝoj al la Internacia Junulara Kongreso apud Barcelono en aŭgusto 2026, Kataluna Esperanto-Junularo riskos fortan deficiton: ĝis nun aliĝis ĉirkaŭ ducent sepdek, sed trideko el Afriko (malprobable vizota kaj vidota); kaj la partopreno el Iberio mem ne ŝajnas proporcie tiel granda kiel okaze de SAT-kongreso en 2019 (eĉ dum la pandemio).
La kurso pri diplomatia kaj geopolitika tradukado ekos morgaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer: ĉi-jare parto de la semajno estos dediĉita al la definitivigo de proponoj por traduki terminojn el esperanto, kies ekvivalento ne estas tuj spurebla en aliaj lingvoj.
Pasintjare la paktinta establo Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado rezignis pri la organizo de Danuba Esperanto-Rendevuo, sed la ideo ĝermis al Danuba Amikeca Renkontiĝo Esperantista, okazonta en Ruse, 17-20 septembro 2026, danke al la loka Esperanto-Societo kaj sub la aŭspicio de Bulgara Esperanto-Asocio.
La retagentejo de la Esperanta Civito nun proponas la novan sekcion “En aliaj lingvoj”, kie disponeblas sintezaj prezentoj pri la Civito en diversaj etnaj lingvoj.
La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario), aliĝinta al la Pakto, komunikas la rezultojn de la 37a Internacia Literatura Konkurso EKRA, kies juĝkomisiono konsistis el c-inoj Ivaniĉka Maĝarova kaj Dimitrinka Kateva kaj s-ro Vasil Kadifeli, laŭ du branĉoj (poezio kaj humuro) po tri premioj.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de c-ano Stano Keable, kun telematika alesto de du el la kvar membroj, plus la invitita vickonsulo pri informado: fakte preskaŭ ĉiuj partoprenantoj estas ankaŭ Kapitulanoj, kaj tia situacio preludis al grava decido rilate al la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie membras KCE.
Estis fermita hieraŭ la dumonata virtuala kurso pri la Civita Konstitucio, kiun gvidis c-ano Giacomo Comincini sub la aŭspicio de Esplora Instituto de Esperantologio (EIE). La finaj rimarkoj akiris la formon de prelego pri jura filozofio kaj historio, kohere kun la enhavo de lecionoj.
Hodiaŭ en urbo Turku (Finnlando) okazis tre interesa renkonto de d-ro Giorgio Silfer, vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio, kaj d-ino Perla Martinelli, EIE-docento pri tradukarto, kun ges-roj Juha Metsäkallas kaj Tiina Oittinen, prezidanto respektive sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando.