PEN-deklaro pri la riskoj de nuklea energio
La Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia, kunveninte en Bledo (Slovenio) 7 majo 2011, esprimas sian grandan solidarecon al la Japana PEN kaj al la tuta japana popolo, kiu suferas la sekvojn de la katastrofo de Fukuŝimo, same kiel al la rusa kaj ukraina popoloj daŭre suferantaj pro la efikoj de Ĉernobilo.