Pac-Nobelo iritas serbojn, komplezas pekinistojn
Martti Ahtisaari gajnis la Pac-Nobelon, hodiaŭ asignitan de la norvega parlamento. Li mem havas longan karieron kiel diplomato kaj politika konsilisto, ĝis la rango de prezidento de Finnlando (1994-2000): nuntempe la tria lando en la mondo laŭ kvanto de private posedataj armiloj, post Usono kaj Jemeno. Li estis interalie la alta protektanto de la Universala Kongreso en 1995.