Wikileaks akcente en Literatura Foiro 249
En “Literatura Foiro” numero 249 Julian Assange salutas ĉiujn nin, la (ne)koncernitajn de Wikileaks: la revuo metas ĝin akcente en sia februara numero kaj traktas la aktualan temon per la artikolo de Umberto Eco “Venĝemaj ret-piratoj kaj spionoj per diliĝencoj” (tradukis Marie-France Conde-Rey) kaj la deklaro de PEN Internacia (al kiu aliĝis la Esperanta PEN-Centro).