Pluraj projektoj submetitaj al la Kapitulo
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Dum la rutina superrigardo pri la situacio en Esperantio, li informis la vickonsulojn pri la aprezo de la prezidantino de Japana Esperanto-Instituto rilate la sintenon de la Civito, kiu distanciĝis de la UEA-kampanjo kontraŭ japana eldonejo, preferante pli diplomatian metodon.