AEU kongresas en Jaén
Ĉi-semajnfine Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havas sian jaran kongreson en Ĥaeno/Jaén, la 15an el la ĝisnunaj.
Ĉi-semajnfine Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havas sian jaran kongreson en Ĥaeno/Jaén, la 15an el la ĝisnunaj.
Dum jardekoj la Sveda Esperanto-Federacio perdis membrojn. Por formi agadplanon por renkonti tiun defion, la estraro de SEF vokis ĉiujn svedajn esperantistojn al dutaga diskutkunveno en Norrköping, 9-10 oktobro 2010.
La tezoj esprimitaj de Claude Piron en “La bona lingvo” metis en unu sakon kaj PIVon kaj la Piĉistojn. Piron asimilis Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay, unuflanke, al iliaj epigonoj en Ĉeĥio, aliflanke. Kompreneble li inkluzivis en tio ankaŭ aŭtorojn inter la du flankoj (laŭskale eble pli proksimajn al la dua), kiel Fernando de Diego.
Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Judit Felszeghy, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Chamberline Nguefack, Lenke Szász kaj Etel Zavadlav estas akceptitaj al la dua Ateliero pri Beletra Kreivo, kiu disvolviĝos jarfine ĉe Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado kaj sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.
La Administra Komitato de LF-koop, kiu posedas, eldonas kaj administras la gazeton, nomumis senatanon Dieter Rooke vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto”. La mandato, renovigebla, validas ĝis la venonta ĝenerala Asembleo de LF-koop.
Kontaktite de angla esperantisto antaŭ tri monatoj por enketo pri “la plej legindaj libroj tradukitaj al esperanto”, mi respondis sugestante kontakti Esperantan PEN-Centron.
Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la 20an de oktobro 2010 membroj de la Esperanto-societo “Sukceso” en Vraco (Bulgario) renkontiĝis kun la sekretario de la urba kulturdomo Dimitar Toŝev kaj bibliotekistinoj laborantaj en la biblioteko ĉe la kulturdomo.
Kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko mi esploras nuntempe fakan socio-psikopedagogian mediatekon en Svislando. La neologismo indikas arkivon de aŭdaj kaj aŭdvidaj dokumentoj, inkluzivante du pli fruajn konceptojn: kinoteko kaj fonoteko.
Dek unu Verdaj senatanoj (ne inkluzivante ŝin) el dek ses subtenas la ĉefkandidatecon de Marie-France Conde Rey por la elektoj de decembro 2011. Tiel fortan apogon certe devos konsideri la Verda KoKuSo, kiu eklaboros fine de la venonta somero por kompili la Verdan kandidatliston por la Senato de la Esperanta Civito.
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio liveris al la Komitato gvidliniojn por la redaktopolitiko de la asocia organo. La preskribo de la celoj estas interesa, kaj pro la malfacileco plenumi la unuan, kaj pro la diferenco kun la ĝisnuna praktiko en la ceteraj.
Neniu surprizo ĉe la ĵusaj elektoj en la Akademio de Esperanto, kiu renovigis sian estraron kaj la gvidantaron de sekcioj kaj komisionoj. Estis po unu kandidato por ĉiu posteno, kaj ili ĉiuj estis elektitaj.
La libraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo certe ne estas komparebla al la grandioza Muzeo de Esperanto en Katalunio, ĉirkaŭ kiu estas kreota publika municipa biblioteko.