Survoje al la Esperanto-Domo andaluza
La estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo proponas ke AEU estos la ĉefluanto de la teretaĝo de la Esperanto-Domo andaluza, aĉetata en Malago fare de Fondumo Pro Esperanto. La proponon formaligis la hodiaŭa eksterordinara estrarkunveno, unuanime kun unu sindeteno. Ĝi estos submetita baldaŭ al la Asembleo de AEU.