Beletro kaj belarto en "Literatura Foiro" numero 318
Jam antaŭ tuta monato la abonantaro ricevis la aŭgustan numeron de “Literatura Foiro” (318). Tre varia kiel kutime, la revuo uverturas per metrike riĉa poemo de Benoit Philippe, kiun tuj sekvas eseo de Giorgio Silfer pri “Literatura Mondo” kiel eldonejo, kun aparta atento pri la rolo de Vilmos Bleier.