Civitano Leen Deij publike honorita
Civitano Leen Deij estas honorita per la funebra akto aranĝita de la Parlamento de la Esperanta Civito, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer, nuna konsulo.
Civitano Leen Deij estas honorita per la funebra akto aranĝita de la Parlamento de la Esperanta Civito, sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer, nuna konsulo.
“La Esperanta Civito, reprezentata de sia Konsulo, kaj la Kabinda Respubliko, reprezentata de sia Kanceliero, agnoskas reciproke unu la alian subjektoj de internacia juro, kaj ili starigas sian legacion ĉe ĉiu subjekto laŭ la reguloj de diplomatio”.
De sub la fenestro
flugis najtingal”,
tutan nokton kantis
kantis sen kial”.
(refreno:)
Se kanto jen kanto:
kantu por amik”,
kantu por la nia,
por saluti lin (ŝin)…
La fora montaro
kuŝas en la sud”,
altas tre la baro
kaŝas lin (ŝin) de l” vid”.
(refreno)
Civitano Leendert C. Deij, la poeto kiu interalie verkis la klasikaĵon “Al juda foririnto”, mortis hodiaŭ posttagmeze en nederlanda hospitalo, pro la missekvoj de operacio, kiu sukcese riparis femuran frakturon kaŭzitan de enhejma falo, sed ne evitis fatalon.
Organizi jaran kongreson de la nova Esperantio estis unu el la kvalifikaj punktoj en la politika programo de la Blanka Listo, en la elektoj de 2006 por la Senato. Memkompreneble, fine de la nuna mandato, la opozicio insistas por ke io estu decidita tiurilate. Rezolucio estas preparata, kaj probable submetota al la ĉi-semajna parlamenta sesio en Milano.
Cenotafo honore al Edmond Privat estas proponita por la Esperanta Panteono. Laŭ Lex Bertilia, la ceremonio okazos 14 aprilo 2012, en ĉeesto de familianoj. Edmond Privat forpasis en aŭgusto 1962, do antaŭ kvindek jaroj.
Liverante hodiaŭ al la presejo la numeron 2172 (6:2011), kiu kovras la eventojn ĝis mezo de majo, la redakcio praktike nuligis la malfruon de “Heroldo de Esperanto”, kies ĉefredaktora posteno vakas jam de kvin monatoj. La sekva numero fakte devus aperi post du semajnoj, laŭ regula ritmo.
La Konsulo de la Esperanta Civito komunikas la liston de la kandidatoj al la Kortumo, por la mandato marto 2012-marto 2014. Ili estas entute ses por la tri postenoj en la arbitracia instanco:
c-ino Banet-Fornalowa Zofia, historiografo, edukita pole, eliranta vickortumano;
c-ano Enderby Kep, eksa justicministro de Aŭstralio, edukita angle, eliranta kortumano;
Sub la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli akurate aperis la 26a numero de “Femina” (somero 2011), organo de Feminisma Esperanta Movado, faka asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
La projekto “Esperanto-aktuale” de E @I naskiĝis el la litovlingva paĝaro pri esperanto “Esperanto mozaika”. La sukceso de tiu paĝaro donis la inspiron havi similan en multaj lingvoj: informriĉa retpaĝaro, logonta vizitantojn el publiko kiu interesiĝas pri esperanto kaj lingvoj ĝenerale.
La dua Simpozio pri Homaranismo, organizata de Scienca Instituto Zamenhof sub la prezido de c-ano Francisko Degoul, kunvenigos en Ĉaŭdefono plurajn eminentajn zamenhofologojn, kune kun interesiĝantoj pri la zamenhofaj ideoj pri religio, 15-20 aŭgusto 2011.