Ekas en Buĵumburo la 5a AfrES
La kvina Afrika Esperantologia Semajno ekas en Buĵumburo. Ĝin organizas Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Partoprenantoj estas atendataj el Kongolando, Ruando kaj Burundio.
La kvina Afrika Esperantologia Semajno ekas en Buĵumburo. Ĝin organizas Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Partoprenantoj estas atendataj el Kongolando, Ruando kaj Burundio.
Laŭ informo de Aleksander Korĵenkov, la gazetara konsilisto de la sveda ambasado en Moskvo estis ĵus forpelita de la Rusa Federacio kiel “persona non grata”. La traktado kiun li ricevis estas tiu kiun oni kutimas rezervi al spiono.
Li kutimas loki siajn dramojn “en Eŭropo ie, ne tre for de la Danubo ie”, sed ĉi-foje Giorgio Silfer ŝanĝis la kontinenton: “En orienta Afriko ie, ne tre for de granda lago ie”.
Kvardeko da gejunuloj aktive partoprenis la unuan zamenhofan feston de Islama Esperanta Klubo, hodiaŭ posttagmeze en Buĵumburo,en ĉeesto de la Konsulo de la Esperanta Civito, de la Unua Vickonsulo kaj de la vickonsulino pri informado.
En la bonega studio de pianisto Francesco Cipullo en Molizo (Italio) ekis hodiaŭ matene la registrado de la kantoj kaj kanzonoj por la kompakta disko “Kanti klasike”, eldonota de LF-koop venontjare. La tekstojn tradukis aŭ adaptis precipe Giorgio Silfer kaj Nicolino Rossi.
“Dum IJK la Komitato ne aprobis la financan raporton pro manko de bilanco. La kasistino diris ke UEA ne donis la informojn al TEJO, por ke ŝi povu fari la raporton, do ni petis ke ŝi provu denove kaj donis limdaton de la 30a de septembro” skribis komitatano Robert Nielsen al la TEJO-Estraro fine de septembro.
Morgaŭ en Sofio oni festos la 60-jariĝon de Bulgara Esperanto-Teatro, al kiu “Literatura Foiro” dediĉis ĉiun kovropaĝon de la jarkolekto 2008, tiu de la ora jubileo. Tiuokaze en la n-ro 231 (februaro) Ljubomir Trifonĉovski longe intervjuis Belka Beleva, kiu revuis duonan jarcenton da aktiveco.
Sociala Grupo Lexus eldonis nur tri numerojn de “Heroldo de Esperanto” por la jaro 2017, kaj ĵus anoncis rezignon pri la kolekto 2018.
“Aproximación a la historia cultural de la comunidad esperantófona o del pueblo esperántico”, verkita de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz kiel aŭtonome informa PEN-kajero referenca al “Historio de la esperanta literaturo”, estos komuna eldonaĵo de LF-koop kaj Editorial Praxis en Meksiko.
La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sabaton la 23an de marto 2019 je 18h00, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
Gianfranco Molle (1950[<1975]-2018), la plej fama artisto en la roma skolo de la esperanto-kanzono, forpasis ĉi-matene. Filo de vilaĝestro kaj de elementa instruistino, kiel junulo li interesiĝis pri nia lingvo koincide kun civilserva iniciato de TEJO ĝuste en Roccasecca (kie naskiĝis, krom li, alia grava muzikisto: Severino Gazzelloni).
Ĉi-jare ni festas la sepdekan datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (la 10an de decembro) kaj la dudekan de la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉi-lasta havas en la Deklaracio fundamentan referencon. Ĝi estas por ni leĝo same valora kiel la Konstitucio.