Civila Esperanta Servo jam aktivas en Burundio
HeKo 668 3 C, 22 dec 17
Delegacio de Civila Esperanta Servo, kunordigata de civitano Claudiu Doda, esploris hodiaŭ en Buĵumburo la diversajn rimedojn troveblajn surloke por realigi domfabrikon. La celo estis konstati la eblecojn kaj mankojn por la restrukturota domo destinita al la oficejo de projekto AmaHoro en Nyanza Lac.