La kurso de Saussure distribuata ekde nun

HeKo 795 1-B, 12 sep 22

Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas anonci ke la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure estas distribuata ekde ĉi tiu monato. La surmerkatigo koncernas du tipojn de bindo: unu estas bele broŝurita, la alia lukse bindita (eĉ kun paĝmontrilo el kolora silko). La unua kostas 24,- svisajn frankojn, la dua kostas 39,- (tre limigita eldonkvanto por la dua).

Nia literaturo en la PEN-mondkongreso 2022

HeKo 794 9-B, 10 sep 22

La delegacio reprezentanta la esperanto-literaturon ĉe la PEN-mondkongreso en Upsalo, 27 septembro — 1 oktobro 2022, konsistos el Giorgio Silfer kaj Leif Nordenstorm: ĉi-lasta mem rezidas en la sveda urbo, dum c-ano Silfer estas kandidatigita de la Esperanta PEN kaj de la abonantaro de “Literatura Foiro” por la literatura Nobelo (post la forpasoj de William Auld kaj Marjorie Boulto

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.