Nia literaturo en Hajfa packonferenco
La organizantoj de la internacia porpaca mezorienta konferenco en Hajfo (Israelo) invitis la Esperantan PEN reprezenti niajn verkistojn, sed eĉ pli: d-ro Giorgio Silfer estas specife invitita por prelegi pri la originala esperanto-literaturo kaj esperanto kiel kulturlingvo.