Afrika Esperanto-Instituto asembleos en Buĵumburo
La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto estas kunvokita al Buĵumburo por la 22a de januaro 2021, je 11h00. Ĝi konsistos el la tri reprezentantoj de Kultura Centro Esperantista kaj la tri reprezentantoj de Societo Internacia de Paco Universala: fakte AEI havas du kolektivajn membrojn (KCE kaj SIPU) kaj neniun individuan membron.