La Senata opozicio insistas pri respekto al la flago
Sen. Anna Bartek, estro de la Blanka grupo, deklaras sin kontenta pro la respondo de la Konsulo (sen. Riichi Karibe) al la interogacio pri malrespekto kontraŭ la esperanto-flago (nome la flago de la Esperanta Civito). Aparte dankema ŝi estas pro la politika seriozeco de tiu respondo.