Ekvilibra spezkalkulo 2017 por KCE
Dum la lasta jaro de sia mandato ekvilibran spezkalkulon atingis la Komitato de Kultura Centro Esperantista (gec-anoj Silfer, Amstad, Bartek, Martinelli, Schenk), posedanto de la sola Esperanto-Domo en Svislando.
Dum la lasta jaro de sia mandato ekvilibran spezkalkulon atingis la Komitato de Kultura Centro Esperantista (gec-anoj Silfer, Amstad, Bartek, Martinelli, Schenk), posedanto de la sola Esperanto-Domo en Svislando.
Dum evoluas la procezo de eliro de Britio el Eŭropa Unio, Bruselo (aŭ prefere, la akso Berlino-Parizo) pli kaj pli zorgas pro du internaj frontoj. Unuflanke, la aspiroj de la katalunistoj, kiuj kolizias kun la interesoj de Madrido; aliflanke, la kreskanta antieŭropismo en la orientaj ŝtatoj, precipe Pollando kaj Hungario.
La Esperanta Civito estas invitita al la dua internacia konferenco de Slava Unio, fine de majo 2018 en Moravio. Ĝin reprezentos la Konsulo, kiu ankaŭ prelegos.
“La projekton Aliroj al esperanto mi iniciatis kiam mi prezidis la Akademion de Esperanto, en oktobro 2013. La Akademio plu vivas post mia foriro, liberigita de la kadavra veneno kiu estis mi aŭ kiun reprezentis mi, kaj same liberigita de la libroprojekto. Sed tiu ĉi ne malaperis.” Tiel prof.
“Estas oficiale: Facebook kaj sociaj retoj estas ekster kontrolo. Kvarono de miliardo da adresoj estas falsaj. La datumoj de okdek sep milionoj el ni estis ŝtelitaj por helpi Donaldon Trump venki. Rusaj misinformaj operacoj generis miliardojn da partumoj. Ĉefdirektoro Zuckerberg estas vokita al atesto ĉe la Usona Parlamento.”
Daŭre lamas la produktado de la jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto”, kiun Lexus ŝuldas al sia klientaro. Dum dek kvin monatoj la brazila entrepreno eldonis nur tri numerojn el papero. Ŝajnas ke tri pliaj numeroj pretas virtuale, sed la abonantoj daŭre atendas ilin.
Salono plena de interesaj kaj interesataj geaŭskultantoj ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie hieraŭ vespere c-ano Giorgio Silfer fermis la Zamenhof-jaron ankaŭ nome de Itala Interlingvistika Centro.
C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kunvenis hodiaŭ en Milano por unua vid-al-vida konsultiĝo pri la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kies unua eldono atingis jam tri represojn en nur du jaroj.
En majo 2019 estos la 50a datreveno de la fondo de la literatura rondo “La Patrolo”, el kiu fontis la revuo “Literatura Foiro” kaj multegaj iniciatoj kiuj vigle progresigis la esperantan kulturon.
“Okaze de Pasko mi ne povas transdoni bonajn novaĵojn. Ankaŭ en 2018 la membroevoluo bedaŭrinde postrestas la esperojn.” Tiel Martin Schäffer, eksa ĝenerala sekretario kaj nuna direktoro de Universala Esperanto-Asocio, komencas ĵusan cirkuleron al la Komitato.