Pli kaj pli junas la Kapitulo, per nova vickonsulo
La lasta kunsido de la Kapitulo en 2023 hodiaŭ subtenis la proponon de la plej aĝa kapitulano, nome la Unua Vickonsulo, konfidi delegojn al nova vickonsulo, c-ano Ruben Fernandez.
La lasta kunsido de la Kapitulo en 2023 hodiaŭ subtenis la proponon de la plej aĝa kapitulano, nome la Unua Vickonsulo, konfidi delegojn al nova vickonsulo, c-ano Ruben Fernandez.
La roterdama mistero konsistis el manko de respondo al la demando: kial en la Universala spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj? La Komitato de UEA ĵus ricevis respondon kiu ne estas respondo, nome la anoncitaj deficitoj ne estas deficitoj.
La Tago de la Esperanta Kulturo alportas negativajn novaĵojn pri niaj arkivoj kaj bibliotekoj. Ili fontas el telematika debato dum la ĵusa Virtuala Kongreso organizita de UEA, registrita en formala protokolo. La plej ŝoka el ili venas el Anglio.
La Komitato decidis proponi al la Asembleo de Kultura Centro Esperantista liston de dek personoj honorotaj en memortabulo interna al la Esperanto-Domo. Temas pri la personoj kiuj heredigis al KCE (aĉetanto) sian bonhavon ĉe Gastejo Edmond Privat (vendanto), aŭ alimaniere finance partoprenis por garantii la savon de la iama Domo Naville por la esperanta popolo, en 1999.
La rekapitalizo de la Universala per vendo de la roterdama domo daŭre prokrastiĝas (baldaŭ du jarojn). Samtempe spezkalkuloj kaj buĝetoj konstante deficitas, spite al la manko de dungoj, aŭ pagendaj salajroj.
Detalan analizon pri la situacio de Kultura Centro Esperantista faris la Komitato dum sia kunsido en la Esperanto-Domo, 9 decembro 2023, sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, en ĉeesto fizika de ĉiuj gekomitatanoj kaj invitita revizoro, krom unu virtuala alesto.
La 75a datreveno de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj bedaŭrinde atestas kiel fora estas la kompleta apliko de tiu fundamenta dokumento. Jure tion klarigas la fakto ke ĝi ne estas devontiga teksto. Eĉ en Esperantio la homaj rajtoj estas menciitaj preterpase en la statutoj de la plej gravaj asocioj.
“Hodiaŭ la mondo estas fragmentita politike, kaj tro ofte fiaskas trakti la kaŭzojn radike de konfliktoj. Ni devas ensalti kaj liveri helpon por savi vivojn. Temas pri vastigo de la fondocelo de Unuiĝintaj Nacioj (…) Savi estontajn generaciojn el la vipo de milito”, ĵus deklaris Martin Griffiths, diplomato kiu ĉe UN gvidas la agadon pri humanitara kaj urĝa helpo.
Kadre de la ĝenerala privatigo, per adjudikoj aŭ fordonacoj, de la ankoraŭ ekzistantaj servoj de la Universala, estintus oportune transformi la libroservon en firmaon, kun sidejo ĉiam en Nieuwe Binnenweg 176. La firmaon gvidus (kaj kunposedus) la nuna libroservestro.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenos en la Esperanto-Domo de Svislando 9 decembro 2023. Partoprenos ankaŭ la gekomitatanoj rezidantaj eksterlande, escepte de unu. La revizoroj estas invititaj, sen voĉrajto.
Jam centjara, la ĵus forpasinta Henry Kissinger (1923-2023) kapablis je lucida menso por lasta geopolitika kontribuo, eĉ sukcesa, se konsideri la sintenon de la pekinaj gvidantoj post lia vizito. Renkontinte kaj aŭskultinte lin, dum partia landa kongreso en Rimino, printempe 1987, mi estis impresita ne pro la enhavo de liaj frazoj, sed pro lia elparolo.
Multiĝas la kritikoj kontraŭ unuopaj servoj de la Universala, kiel simptomo de nerenversebla krizo. S-ro Osmo Buller elektis nordeŭropan skandalisman retgazeton por atako kontraŭ revuo “Esperanto”, nome la nuna redakcio, kies ĉefaj responsuloj situas en Moskvo. La argumentado estas multe pli serioza ol la elektita tribuno.