Miliono da vizitoj en www.esperantio.net
La retpaĝoj de la Esperanta Civito atingas ĉi-semajne unu milionon da vizitoj. Se necesis tri jaroj por atingi la unuan duonon de miliono, sufiĉis dek ok monatoj por la dua duono. Alivorte, la retejo www.esperantio.net havas meznombre preskaŭ mil vizitojn tage, do preskaŭ 30.000 monate.