Ekvatora atesto je la Oka de Marto

HeKo 807 5-B, 8 mar 23

Se ni memoras la antaŭan situacion, la burundianinoj havis neniun rolon en la socio krom kuiri, serĉi brul-lignon, kreskigi infanojn kaj doni al ili edukadon estis virinaj devoj. La virinoj ne povis studi, la lernejo estis farita por la knaboj. Sed poste la aferoj ŝanĝiĝis, ĝis en 2005, kiam en la konstitucio aperis egaleco de ĉiuj antaŭ la leĝo.

Polemiko kaj Afriko faras rimon pro UK kaj IJK

HeKo 806 5-A, 19 feb 23

Pli kaj pli laŭtaj protestoj ene de la Universala pro la orientiĝo de ties estraro akcepti la inviton de la landa asocio gastigi UKon en Tanzanio: la opozicion gvidas la uranisma fronto, kiu grandparte koincidas kun la eksa burokrataro, tre kritika kontraŭ la nuna UEA, precipe tra la nordeŭropa retgazeto funkcianta kiel neoficiala voĉtubo de eksdirektoro Osmo Buller.

SIPU survoje al transnacieco

HeKo 806 4-B, 17 feb 23

La estraro de Societo Internacia por Paco Universala (SIPU) kunsidis hodiaŭ ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sub la prezido de sen. Frederiko Nimubona. Partoprenis ankaŭ du membroj de la Kapitulo, kiuj fakte alportis al la paktinta establo diversajn proponojn.

Novaj delegitoj en la Forumo

HeKo 806 3-C, 16 feb 23

Movoj kaj anstataŭoj en la pariteta branĉo de la Civita Parlamento: se forumano ne partoprenas en la okazanta staĝo por la formado de stabanoj, li riskas perdi sian postenon. Tiu estas jam la kazo de la delegitoj de UEDU: Unio Esperantista por la Disvolvo de Uviro hodiaŭ anstataŭigis c-anon Espoir Kasati per c-ano Sylvestre Mogumbekere, kiu apudos c-anon Kuluba Mbomba.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.