Lingvo.info preta jarfine 2014
Eŭropa Esperanto-Unio anoncas la pretigon de lingvo.info : virtuala platformo en kaj pri multaj eŭropaj lingvoj, konstruata danke al la teknika kunlaboro de E@I kaj financata de la EU-Komisiono.
Eŭropa Esperanto-Unio anoncas la pretigon de lingvo.info : virtuala platformo en kaj pri multaj eŭropaj lingvoj, konstruata danke al la teknika kunlaboro de E@I kaj financata de la EU-Komisiono.
La polaj amaskomunikiloj ree interesiĝas pri s-ino Małgorzata Handzlik, eksparlamentanino de Eŭropa Unio kaj eksedzino de Georgo Handzlik, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. Prokuroro ĵus rekomencis la enketon, ĝuste ĉar s-ino Handzlik perdis la parlamentanan imunecon.
La du posedantoj de Kosmo Ltd ne plu sidas en la gvida kupolo de Itala Esperanto-Federacio.
La hieraŭa literatura kafejo en Budapeŝto omaĝis al Sándor Szathmári (1897[1933]-1974), okaze de la 40a datreveno de lia forpaso. La sukcesa aranĝo disvolviĝis ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko, per la organizo de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
Ĉi-jare du gravaj regionoj en okcidenta Eŭropo, nome Skotlando kaj Katalunio, envolviĝis en referenduma procezo kiu povas konduki al la secesio el la respektivaj ŝtatoj, nome Britio kaj Hispanio.
Kiam la Komitato de UEA devis decidi pri la urbo de la Universala Kongreso en 2016, direktoro Osmo Buller rekomendis elekti Lisbonon. Petite pri sia opinio, li rifuzis doni klarigon, laŭ atesto de ĉeestantoj interalie al “Heroldo de Esperanto”. Kaj la Komitato preferis la alian kandidaton, la urbeton en Slovakio kie kongrese plej aktivas la entrepreno E@ I.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al la naturamika Esperanto-Domo en Malago, je 9 oktobro 2014 je 14h30, por ordinara kunveno, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.
Laŭ sia dekomence esprimita deziro, c-ano prof. Carlo Minnaja ĉefredaktas la revuon “Literatura Foiro” nur por la jarkolekto 2014.
Sincere dankante lin pro la brile plenumita (kaj plenumata) tasko, la eldonejo serĉas novan ĉefredaktoron.