Johansson taksas stultaj la Nobel-kandidatigojn
Sten Johansson, aŭtoro de “leĝeraj romanoj”, estas konata en la sveda Esperantio pro sia mizantropeco. Lia acideco tralikas el la respondoj al ĵusa intervjuo de Pawel Fischer-Kotowski, legebla en “La Balta Ondo”, kie li ŝajnas pontifiki. Interalie li sin esprimis pri la literatura Nobel-premio.