Parlamentaj sesioj en 2019, Afrike kaj Eŭrope
La Konsulo de la Esperanta Civito kunvokis du parlamentajn sesiojn en 2019. La unua disvolviĝos en Buĵumburo apud la Tanganika Lago (Afriko), tuj post la 5a Afrika Esperantologia Semajno, komence de januaro. La dua disvolviĝos en Salò apud la Garda Lago (Eŭropo), la 24an de majo 2019.