Dua Semajno de la Esperanto-Biblioteko
Estas okazanta la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, regule je la 42a semajno de la jaro. La Semajno estis kreita de la Forumo de la Esperanta Civito en marto 2007, per la aprobo de direktivo Rogora, pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo de Esperantio.