Esperanta ekspozicio en Vraco
Per vizito de gimnazianoj kaj ĉiĉeronado de la kuratoro Vanja Ĵeljazkova estis fermita la ekspozicio “Esperanto en Vraca pli ol centjara”, kiu unu monaton estis vizitebla en la regiona historia muzeo de Vraco.
Per vizito de gimnazianoj kaj ĉiĉeronado de la kuratoro Vanja Ĵeljazkova estis fermita la ekspozicio “Esperanto en Vraca pli ol centjara”, kiu unu monaton estis vizitebla en la regiona historia muzeo de Vraco.
La germanlingva verkistino Herta Müller gajnis la literaturan Nobelon 2009. Laŭ afabla permeso de la eldonejo kaj de la aŭtoro, ni reproduktas la finan parton de la eseo de Giorgio Silfer “Esperanto kiel transnacia arta esprimilo”, aperinta en “Literatura Foiro” n-ro 105 (junio-julio 1987), kun aparta mencio pri Herta Müller.
Itala Esperanto-Federacio ĵus eldonis itallingvan verkon de c-ano prof. Carlo Minnaja: “Le grandi personalità dell’Unesco: Lazzaro Ludovico Zamenhof”. Temas pri 300-paĝa antologio, kun du enkondukaj eseoj, trideko da tekstoj (inkluzive ĉiujn festparoladojn), kvin poeziaĵoj, plus apendice la manifestoj de Prago kaj de Raŭmo.
“Ĝis revido, Andy. Vi estas forstrekita.” Per tiu lakona mesaĝo el Roterdamo s-ro Andreas Künzli estis hodiaŭ forĵetita el la diskutlisto <uea-membroj>, kie li kutimis kritiki ĉiun kaj ĉion. Post la forstreko, li tiel protestis: “Mi protestas kontraŭ tiu cenzurado kaj anoncas eksiĝon el tiu grupo, same kiel mi konfirmas definitivan eksiĝon el UEA.
Preskaŭ samtempe du gravaj ŝtatoj celebris sian nacian feston, kiel rondan, sesdekjaran jubileon: Popola Ĉinio la 1an de oktobro, Federacia Respubliko Germanio la 3an de oktobro 2009. La Konsulo de la Esperanta Civito havis la okazon sekvi ambaŭ: la unuan per amasmediaj komunikiloj, la duan kiel oficiala invitito ĉe la germana reprezentejo en Milano.
En la aŭtuno de 1989 falis la Berlina muro. Tamen ĉi tio estis nur unu signo, kvankam la plej okultrafa kaj signifa. Fakte antaŭ dudek jaroj finiĝis “la tria mondmilito” — la malvarma milito, kaj la landoj de centra kaj orienta Eŭropo ekiris laŭ la vojo de radikalaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj por ke nun ni konstatu, ke Eŭropo komplete ne estas la sama.
Persistas la malfacileco, kaŭzita de la historia tradicio, percepti la Esperantan Civiton kiel alion ol estas la kutimaj esperantistaj organizaĵoj. Ĉi tiuj vekas en la leganto unuavice la bezonon klasi la subjekton laŭ naciŝtata juro.
Per decido datita 28 septembro 2009 s-ro Déogratias Nduwimana, ministro pri akvo, medio kaj teritorio de Burundio, asignis al Societo Internacia de Paco Universala (SIPU) terenon de 25 hektaroj por plani kaj konstrui Cité de la Paix / Civiton de la Paco. La tereno situas en la provinco Makamba (la plej suda), borde de la lago Tanganiko.
La PEN-centroj, inkluzive de la Esperanta, ricevis la suban anoncon, por anglalingvanoj.
Lastatempe, eble ankaŭ pro interna dinamiko en la krizantaj tradiciaj esperanto-movadoj, ni konstatas ofte mankon de respekto por la vero, kaj kreskantan agresemon, malamon kaj venĝemon. Bedaŭrinde tio pli kaj pli karakterizas gvidantojn de tiuj tradiciaj movadoj, interalie en formo de subteno (de komplica silento ĝis kuraĝigo) al tiuj negativaj tendencoj ĉe siaj personaj amikoj aŭ konatoj.
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj ni atendis de la Konsilio de Eŭropo ke ĝi plenumu pli konsekvence sian statutan celon, nome defendi la homajn rajtojn sur la kontinento. Bedaŭrinde la deklaro de Gabriella Battaini Dragoni estas preskaŭ sensignifa.
Konsilio de Eŭropo – gazetara komuniko
Eŭropa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2009
www.coe.int/EDL