La papo bondeziris nialingve por 2010
Papo Benedikto XVI bondeziris al la esperanta popolo hodiaŭ matene el la Sankta Petro, okaze de la universala beno “Urbi et Orbi”. Lia elparolo en nia lingvo estis eĉ pli transnacia ol en la latina, kie la “descendat super vos” estis klare aŭdebla kiel “deŝendat zupar vos”.