Ivo Lapenna omaĝita en Razgrado
Tagon antaŭ la naskiĝa centa datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna, la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) organizis vesperon dediĉitan al li. Al la salono de la kulturdomo tiun serenan novembran vesperon venis samlingvanoj kaj amikoj de Lingvo Internacia en la urbo, por scii pli pri la “heroo de Montevideo”.