Pri financoj Buller estas tute izolita
Malgraŭ bone argumentita opozicio s-ro Osmo Buller trovis preskaŭ neniun konsenton en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: nur li kaj s-ino Loes Demmendaal (eksestrarano pri financoj) voĉdonis kontraŭ la buĝeto proponita de la estraro.