Pri la signifo de "transnacieco"
Manuel Ortega ĵus glosis aserton de c-ano Kep Enderby, en ties teksto “Bezonata: nova monda ordo”. Laŭ Ortega, Enderby “prave diras ke nacioj estas nur imagitaj komunumoj. Li rifuzas la naciojn, sed favoras plian imagitan komunumon: ke identeco ne estu nacia, sed homarana”.