Grava didaktika iniciato en Kongolando
Civitano Jean Bosco Malanda el Kinŝaso estas unu el la du kongolandanoj kiuj (post selekto) partoprenis en la dua Afrika Esperantologia Semajno, organizita de SIPU kaj KCE en Burundio 2-8 januaro 2009, danke al la subvencio de sponsoroj trovita por ili en la Esperanta Civito.