Naturamikaro en Esperanto-Domo
La jura kaj organiza adresoj de Esperanta Naturamikaro koincidas ekde nun kun la Esperanto-Domo en Andaluzio. La kontoreto de ENa jam funkcias en la trietaĝa domo, ĵus pagita al la vendinto.
La jura kaj organiza adresoj de Esperanta Naturamikaro koincidas ekde nun kun la Esperanto-Domo en Andaluzio. La kontoreto de ENa jam funkcias en la trietaĝa domo, ĵus pagita al la vendinto.
La prezidanto de la ĉina sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Han Zuwu, vizitis Kulturan Centron Esperantistan en Ĉaŭdefono, post partopreno en la 64a Internacia Fervojista Kongreso en Germanio, 19-25 majo 2012. Lin akompanis alia esperantisto el Tianjin, la urbo de kie devenas la nuna sekretario de KCE, c-ino Jun Liu.
Laŭ invito de UNPO, Organizo de la Nereprezentataj Popoloj, la Esperanta Civito partoprenos ĉi-monate en la internacia konferenco pri “Nuntempa sklaveco: kompreni la modernan vizaĝon de antikva diablo”. La esperantan popolon reprezentos la Konsulino, Marie-France Conde Rey, kaj ekskonsulo Giorgio Silfer.
En 1824 Ludwig van Beethoven finverkis sian Naŭan Simfonion, kies lasta movimento inkluzivas poemon (kun versoj aldonitaj de Betoveno mem) komponitan de Friedrich Schiller dum la antaŭa jarcento: Ode an die Freude / Odo al [la] ĝojo.
Hodiaŭ ni memoras la 125an datrevenon de la livero de la Unua Libro al la cara cenzuro, nome la oficialan naskoakton de “Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto”. Prave la Konstitucio de la Esperanta Civito elektis la Duan de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo, kaj pro feliĉa malhazardo ĝi koincidas kun la dato de promulgado de la Konstitucio mem.
Fondumo Pro Esperanto kiel regio okupiĝis en majo 2012 pri la flegado kaj parta restrukturado de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. La laboroj komisiitaj al c-ano Marek Bamberski estis kontentige kaj ĝustatempe plenumitaj. Aldone, li devis ŝanĝi la tutan tubaron de la orienta klozeta sistemo, kiu montriĝis difektita de la tempopaso.
La Sekretario de ERA, Esperanto Radikala Asocio, kiu de post 25 jaroj batalas por la lingvaj rajtoj de popoloj kaj minoritatoj kaj por lingva demokratio tutmonde, post la gazetara konferenco pri la nacia manifestacio antaŭ la Itala Parlamentejo deklaris: “Estas tempo ke la Itala Respubliko agnosku la lingvajn rajtojn de la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn”,
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) estas kunvokita al sia jura sidejo en Ĉaŭdefono, la 12an de julio 2012.
Du monatojn post la operacio en hispana kliniko, c-ino Perla Martinelli serene konvaleskas en la Esperanto-Domo de Malago, pri kies meblado ŝi nun okupiĝas, kiel responsulino.
Ŝiaj fartokondiĉoj estas bonaj: ĝenas ŝin ne la sekvoj de la tamen grava operacio, sed ankoraŭ la spuroj de misŝanca akcidento pro kiu ŝi suferis en januaro, dum sia restado en Budapeŝto.
La romkatolika eklezio proklamos Sanktan Hildegarde el Bingen (1089-1179) doktoro de la eklezio, la 7an de oktobro 2012. Tion anoncis la papo en Romo hodiaŭ, antaŭ la preĝo de Regina Coeli.
La Ĝenerala Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio unuanime rifuzis la peton de László Szilvási, kiu volis ke la tuta Estraro de HEA demisiu pro “malrespekto de la statuto”.
En la kampanjo lanĉita de LibFol kontraŭ la projektagentejo Kosmo, la plej aktivaj estas la reprezentantoj de establoj kiuj ial sentas, ke Kosmo konkurencas en la akiro de EU-subvencioj: Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio unuavice.