Demento al kamarado Buller
Komentarie pri la intervjuo de Aleksander Korĵenkov al la Konsulo en “La Ondo de Esperanto”, aperis la sekva:
Komentarie pri la intervjuo de Aleksander Korĵenkov al la Konsulo en “La Ondo de Esperanto”, aperis la sekva:
La dua Simpozio pri Homaranismo, organizita de Kultura Centro Esperantista (KCE) kun la apogo de Scienca Instituto Zamenhof (SIZ) kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK), komisiis al tri prelegintoj la preparon de konkluda deklaro. La tekston redaktis ĉefe sen.
Tre riĉa enhavo de la oktobra numero 253 de la revuo “Literatura Foiro”. Originala literaturo: poemoj de Giorgio Silfer, Boguslaw Sobol kaj Dimitrije Janiĉiĉ, rakontoj de Barry Friedman kaj Etel Zavadlav. Julian Modest recenzas la hajko-libron “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova.
Koncizan bilancon pri sia mandato kaj pri la situacio en Esperantio faris la Konsulo de la Esperanta Civito, en ĵusa intervjuo de Aleksandr Korĵenkov ĉe “La Ondo de Esperanto”, novembra numero, tamen jam legebla en la novaĵretejo “La Balta Ondo”.
“Tro ofte kelkaj anoj de UEA ne amike pritaksas kelkajn niajn samideanojn de Heroldo kaj la [Esperanta] Civito” publike deklaris Alicja Lewanderska-Quednau, “tamen oni honeste konstatu: ĝuste nur ili dum lasta jaro aperigis neŭtralan kaj eĉ pozitivajn informojn pri Akademio Internacia de la Sciencoj (San-Marino). Dum en aliaj ni ne trovis informojn.”
La plej forta nukleo de Esperanta Naturamikaro situas nuntempe en Andaluzio, en kies urbo Malago ENa estis fondita meze de junio 2010. Memkompreneble do en Malago ENa organizas ankaŭ aktivecon por la esperanto-kulturo. Referenca por tiu aktiveco estas la prezidanto de ENa, sen. Julio Herrero.
Pro la transloĝiĝo de la redaktoro, ankaŭ la redakcio de “Femina” havas novan korespondadreson, jam validan:
Femina
c/o Esperanta Naturamikaro
Apartado de correos 20054
ES-29080 Málaga
Hispanio / Espagne
La korespondadreso en Milano funkcios ankoraŭ ĝis la fino de decembro 2011.