La interplektitaj frontoj en Eŭropa Unio
La rezulto de la baloto por la Parlamento de Slovakio konfirmas la dividon de Eŭropo en du frontoj diverĝe orientitaj kaj politike kaj more. Unuflanke situas la Uniemaj, aliflanke la EU-skeptikaj suverenemuloj. La unuaj subtenas la militan engaĝon favore al Ukrajno, inkluzive de embargo kontraŭ Rusio; la duaj bremsas pri tiu engaĝo kaj kontraŭas la embargon.