Burhan Sonmez subtenas la Esperantan PEN
La prezidanto de PEN Internacia, Burhan Sonmez, prezentis en Milano hodiaŭ sian ĵus italigitan verkon, “Ŝtono kaj ombro”, eldonitan de Nottetempo. Okaze de tiu prezento en la librejo “Verso”, gec-anoj Chiara Macconi kaj Giorgio Silfer longe interparolis pri temoj rilataj al PEN Internacia.