Zamenhof kaj la hebrea demando en la bolonja muzeo
HeKo 663 7-B, 4 nov 17
“Nek judino nek esperantistino nek lingvemulino. Kial do mi iris al la prelego de Giorgio Silfer, ĉe la Hebrea Muzeo en Bolonjo? La fremdeco mem, eble, kaj la scivolo pri la parolo, certe. Ĉiel mi ne ricevis desaponton: la preleganto akompanis nin laŭ fascina historia itinero sur la spuroj de la hebreaj komunumoj, emfazante konkerojn kaj perdojn, interalie al mi ne konatajn.