Eksperimenta instruado de esperanto en Malago
C-anoj Giorgio Silfer kaj Antonio Vázquez ĵus havis oficialan rendevuon kun la ĝenerala direktoro de la skabenejo pri sociaj rajtoj ĉe la magistrato de Malago, s-ino Ruth Sarabia García. La celo de la kunsido estis la prezento de la ideo pri eksperimenta projekto de esperanto-instruado por fortigi la lingvan kompetenton ĉe senlaboruloj.