TEJO pli influa en Forumo Junulara Eŭropa
HeKo 568 4-A, 23 nov 14
La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Europa, ĵus okazinta en Cluj-Napoca (Rumanio), akceptis amendon de TEJO por havi siajn kampanjojn en pluraj lingvoj, kaj ne nur en la angla — kiel okazis ĝis nun. Tiu ĉi sukceso des pli valoras ĉar la estraro de FoJE donis sian kontraŭan opinion antaŭ la voĉdono.