Unua signo de malsovetigo de UEA?
Spite al la rezista argumentado de Renato Corsetti kaj Osmo Buller, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio aprobis hodiaŭ en Kopenhago la proponon de Stefan MacGill kaj Amri Wandel, kiuj celis reformi la elektoregularon de la asocio.