La Kapitulo havis fruktodonan aprilan kunsidon
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis telematike en pleno hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Konciza raporto pri la geopolitika situacio konstatis ke la rezolucio de la Senato pri la milito en Ukrajno estas la sola unuanime aprobita en Esperantio (la ideologie proksima de la Junulara ricevis nur plimultan subtenon de la TEJO-Komitato).