La malamika lingvo... kaj la silento pri lingvaj rajtoj
La ukrajna parlamento en Kievo rapide aprobis antaŭ la somero 2022 leĝojn kiuj malpermesas la importadon de libroj kaj eldonaj produktoj el Rusio, Belorusio kaj “dumtempe okupitaj teritorioj”, kaj de ĉiuj volumoj en la rusa el ajna lando. Jam pli frue ekzistis normoj kontraŭ la uzo de minoritataj lingvoj.