"Heroldo de Esperanto" raportas pri kongresoj
La numero 2.158 (9:2010) de “Heroldo de Esperanto” rekte eniras la kongresan sezonon, kiun daŭrigas, post la fervojista, la katolika kaj la instruista kiel internaciaj renkontoj: speciale delikata ŝajnas la situacio ĉe la katolikoj. Sed eĉ pli tikla povas esti la etoso en la hispana Esperantio, post la verdikto de la Konstitucia Kortumo pri la statuto de Katalunio.