KCE-simpozio prokrastita al majo 2026
La simpozio de Kultura Centro Esperantista pri andragogio kaj didaktiko estas prokrastita al la komenco de majo 2026: la prokraston motivas precipe la nedisponeblo de ILEI-estraranoj kiuj en unua momento akceptis la inviton por la komenco de novembro 2025, kaj la disponeblo de aliaj prelegontoj por posta dato.