ALTE-seminario esploras test-aŭtomatigon
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo dediĉis hodiaŭ la unuan telematikan seminarion al test-aŭtomatigo. Nian lingvon reprezentis la Esperanta Civito pere de sen. Lorena Bellotti, delegitino de Kultura Centro Esperantista. La seminario anstataŭas eventon planitan en Istanbulo antaŭ la pandemio.