"La pesto" de Camus baldaŭ en nia lingvo
En la jaro de la pandemio oni sentis la mankon de ĉefverko de la franca literaturo: “La pesto” (1947) de la Nobel-laŭreato Albert Camus. Tion relegis kaj decidis esperantigi c-ino Marie-France Conde Rey.
En la jaro de la pandemio oni sentis la mankon de ĉefverko de la franca literaturo: “La pesto” (1947) de la Nobel-laŭreato Albert Camus. Tion relegis kaj decidis esperantigi c-ino Marie-France Conde Rey.
La septembra numero (2312) de “Heroldo de Esperanto” alprenas pozicion pri la svisa politiko, per la ĉefartikolo de c-ano Giorgio Silfer, la sola Civita senatano kun la svisa ŝtataneco: ĉi-monate oni referendumos pri la aĉeto de novaj milit-aviadiloj, kaj li invitas, per argumentado, voĉdoni kontraŭ tiu aĉeto.
La plej fama klerulo pri interlingvistiko en Italio dum la dudeka jarcento, Alessandro Bausani, estus centjara la 29an de majo 2021. Prof. Bausani, konata islamologo kaj iranisto (interalie tradukinto de la Korano al la itala) kaj grava bahaa intelektulo, posedis ankaŭ nian lingvon kaj estis honora prezidanto de Itala Interlingvistika Centro, ĝis sia morto (1988).
La Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko koincidas kun la tria semajno de oktobro, laŭ direktivo Rogora. La Kapitulo de la Esperanta Civito decidis ĉiujare inaŭguri novan esperanto-bibliotekon aŭ novan esperanto-fakon en publika librejo. Por 2020 paktinta establo en Italio proponis sin kiel organizanton.
La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer.
Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado.
Kvankam la pandemio blokis la aktivecon de PEN Internacia dum 2020, kaj perturbis la akuratecon de niaj literaturaj kafejoj en Budapeŝto (ili restartos la 1an de oktobro), la nuna jaro estis finance pozitiva por Esperanta PEN-Centro, kiu praktike duobligis siajn enspezojn.
Laŭ instigo de la Kapitulo, la Komitato de Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, decidis pri referencaj tekstoj por la B- kaj C-gradaj lingvotestoj. Por la A-grado ne necesas referencaj tekstoj.
“Mi trovas problema la vortumon de samideano kaj onta estrarano [Robert] Nielsen: “Bonŝance por vi, mi ne estas Carlos [Pesquera, TEJO-vicprezidonto], do mi ne petas publikan pardonpeton pro la uzo de “malsencohava”. Ĉu la homoj kiuj pasintmonate plendis al mi pri la graveco de respekto en la komitato ankaŭ kritikos vin? Ial mi dubas”.
Ankaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda estis devigata rezigni pri reala kongreso ĉi-jare, kiam efektive ĝi registris nur kvindekon da aliĝintoj (aparte rimarkinda la dizerto de poloj).
La elektoj por la arbitracia instanco de la Esperanta Civito okazos en junio 2021, koincide kun la sesio de la Parlamento, kies pariteta branĉo, nome la Forumo, havas la ekskluzivan rajton baloti. Tion decidis hodiaŭ la Konsulo, kun la plena apogo de la Kapitulo, aplikante la koncernajn normojn.
La aŭgusta numero (2311) de “Heroldo de Esperanto” tuŝas plej diversajn temojn, kiel atestas la unua paĝo mem: la nova konjunkturo kiu favoras kulturcentrojn kompare al grandaj kongresoj; politika takso pri la nuna pandemio; la neforgesinda sorto de la angla lingvo en Eŭropa Unio ekde Novjartago 2021; la efektiva sukceso de la virtualo; la financa situacio de UEA/TEJO; la evoluo de la nat