Lingvotestado sukcesa en Togolando
Hieraŭ dum la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso kompletiĝis la tria lingvotesta sesio en Afriko, rajtigita de Kultura Centro Esperantista pere de TIETo. Ekzamenis c-anoj Mensah B. Attiogbe-Agbemadon, Koffi Doumegnon, Koffi Gbeglo. Unuafoje okazis ankaŭ B-gradaj ekzamenoj en la nigra kontinento.