La gracia minareto (zamenhofe)

HeKo 411 9-A, 6 dec 09

Svislando okupis la unuan paĝon de ĉiuj ĵurnaloj pasintsemajne, pro la rezulto de referendumo, per kiu la svisa popolo aldonis la konstruon de novaj minaretoj al kelkaj malpermesoj preskribitaj de la konfederacia konstitucio. La partopreno en la baloto estis rekorde alta, kaj la atingita plimulto (57%) neta. La malpermeso koncernas nur la minaretojn, ne la moskeojn.

"Literatura Foiro" pri zagreba amatora teatro

HeKo 411 1-B, 28 nov 09

La decembra numero (242) de “Literatura Foiro” omaĝas interalie al grava kultura evento, tamen neglektita: antaŭ duona jarcento estis fondita la drama grupo ĉe la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Fakte neniu amatora teatra ensemblo en nia lingvo daŭris tiel longe; samtempe ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra amatora teatro en la kroata ĉefurbo, entute.

Pola Radio fermis sian monujon

HeKo 410 9-A, 28 nov 09

Post maloftigo de la elsendoj en nia lingvo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pola Radio lastatempe fermis sian monujon: la rimedoj por la programproduktado estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj la honorarioj por la kunlaborantoj. Tio signifus, ke la esperanto-redakcio de Pola Radio nuntempe konsistus nur el bonvoluloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.