Esperanto-Domo de KCE fermita dum du monatoj
Kultura Centro Esperantista komunikas ke dum februaro kaj marto 2022 la Esperanto-Domo en Svislando estos fermita pro flegaj internaj laboroj. La kontoroj daŭre funkcios, sed neniu rajtos tranoktadi en la kvaretaĝa konstruo. Por la stabanoj funkcios la kuirejo, sur la terasa etaĝo.