Civita censotago 2006

HeKo 316 8-C, 30 nov 06

La 30a de novembro 2006 estas la unua efektiva censotago en la historio de la Esperanta Civito. En 2001 fakte ekzistis nur provizora registro, bazita sur la tuta membraro respektive abonantaro de la paktintaj establoj; sed neniu ricevis jam la esperantan civitanecon.

En Burundio la dua Afrika Esperantologia Semajno

HeKo 316 5-B, 27 nov 06

Je la Zamenhofa Tago estos fermita la listo de kandidatiĝoj por la dua Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en la ĉefurbo de Burundio, 27 (aŭ 28) decembro 2007 — 3 (aŭ 4) januaro 2008. La programo estas la sama kiel por la unua AfrES en Lomeo, kaj la kursgvidanto estos prof. Giorgio Silfer. Post la indikita limdato okazos la selektado de la kandidatoj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.