Mandirola nova prezidanto de TEJO
Ĉu finiĝis hodiaŭ en Wiesbaden la pola sezono en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, post rekta konfronto inter Lukasz Zebrowski kaj Michael Boris Mandirola?
Se la Komitato de UEA ne estis unuanima pri la novaj rilatoj kun TEJO, leviĝis kritikoj ankaŭ en la Komitato de TEJO, kies unua sesio pasis hodiaŭ en Wiesbaden (Germanio), dum la 71a Internacia Junulara Kongreso.
Inter la diversaj mensogoj en la skandalisma retgazeto pri kiu responsas Kalle Kniivilä, lastatempe aperis la sekvaj:
La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus donis verdan lumon al la jura sendependiĝo de sia junulara sekcio. La evento eble estas la organize plej grava en la historio de TEJO, post la fondo kiel TJO en la nederlanda SAT-medio (1938) kaj la transformo al TEJO, kiel junulara sekcio de UEA (1956).
La alternativo levita de la prognozo en HeKo estis solvita favore al f-ino Veronika Poor, kiu estos dungita kiel ĝenerala direktoro en Roterdamo post la pensiiĝo de s-ro Osmo Buller. La decidon anoncis ĉi-matene prezidanto Mark Fettes al la Komitato de UEA.
“Historio de la esperanta literaturo” premieris en Lillo, nialingve dum la Universala Kongreso kaj franclingve en la ĉarma kadro de Librairie Internationale.
En Burundio estas normale, precipe en la pli alta teritorio, havi nebulon matene. Sed la nebulo dissolviĝas laŭ la tago. Ĉu tio koncernos ankaŭ la politikan horizonton de ĉi tiu lando borde de la Tanganika lago?
Naskiĝis samjare kun la ideo (nur la ideo) verki “Historion de la esperanta literaturo”, la principa decido akiri propran juran personecon, aprobita de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo dum la Internacia Junulara Kongreso en Asizo (Italio), 1997.
“Nia kongreso en decembro estas ĉiam legitima” asertas c-ano Koffi Gbeglo, replike al la estraro de UEA, kiu deklaris la malon pere de vicprezidanto MacGill. “Afrika Kongreso de Esperanto neniam apartenas al iu alia esperanto-organizaĵo.
Detale kritika analizo de la skandalgazeto “Libera Folio” terure draŝas la UEA-gvidantaron, sojle de la Universala Kongreso en Lillo. La analizo baziĝas sur la strategia laborplano de tiu Asocio, kiun laŭ LibFol “UEA forgesis”.
Hispanlingve (mis)edukita antiraŭmisto komentariis en skandalgazeto la prognozon aperintan en HeKo 573 8-A: “Tamen pri ambaŭ postenoj [redaktoro kaj ĝenerala direktoro] nenio estas certa, krom du aferoj: la du oficoj ne koincidos en unu persono, kaj tiu estos nek virino nek afrikano – UEA ne estas sufiĉe evoluinta por
“Ni atentigas, ke la uzo de la titolo 6a Afrika Kongreso de Esperanto por la aranĝo de 20-25 decembro 2015 en Togolando ne ricevas benon de la Afrika Komisiono de UEA, nek de UEA mem. La aranĝo rajtas pluiri, eĉ ni subtenos ĝin per diskonigo ĉar ghi havas indan enhavon, sed ne sub tiu nomo.