James Joyce gasto de "Literatura Foiro" 275
La junia numero (275) de “Literatura Foiro” daŭrigas sian esploron pri la ĉeesto de nia lingvo en neesperantaj verkistoj, ĉi-foje dediĉante atenton al James Joyce, ekde la kovropaĝo.
La junia numero (275) de “Literatura Foiro” daŭrigas sian esploron pri la ĉeesto de nia lingvo en neesperantaj verkistoj, ĉi-foje dediĉante atenton al James Joyce, ekde la kovropaĝo.
En tri gravaj internaciaj neregistaraj organizoj nia lingvo estas tre respektata: PEN Internacia, Naturamika Internacio, Internacia Konsilio de Virinoj — pri ili endas paroli pli multe. Tial la numero 2239 de “Heroldo de Esperanto” (6 : 2015) dediĉis al ili detalan analizon en sia unua paĝo.
Post antaŭpremiero en Stokholmo pasintan dimanĉon, “Historio de la esperanta literaturo” premieros en Lillo (Francio) ĵaŭdon la 30an de julio 2015, per du prezentoj fare de siaj aŭtoroj, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.
Per sukcesa Socikultura Semajnfino dediĉita al la esperanto-pioniroj de solidareco la Norda Legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita 27-28 junio 2015 en Stokholmo, ĉe Solidaritethuset.
Fine de junio ĉesos la lanĉopreza periodo por mendi la verkon de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer “Historio de la esperanta literaturo”.
Esperanta Naturamikaro estis oficiale invitita al kunlaboro kun la junulara sekcio de Naturfreunde International, kies sekretariato situas en Prago. La inviton komunikis f-ino Ŝarka Bambasova, nome de la tuta teamo.