La Civito kunlaboras pri migrantoj kun Konsilio de Eŭropo

HeKo 747 3-C, 8 nov 20

Per la admirinda reĝisorado de c-ino Lorena Bellotti eŭropaj fakuloj de la Esperanta Civito, selektitaj tra Kultura Centro Esperantista, realigis hodiaŭ parte realan kaj parte virtualan seminarion, laŭ komisio kaj financado de ALTE kaj Konsilio de Eŭropo, pri LASLLIAM (esperantigebla al “La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj”).

Ankaŭ en PEN la virtuala malsuperas la realan

HeKo 747 2-B, 1 nov 20

Pro la pandemio ankaŭ la ĵus finita mondkongreso de PEN Internacia reduktiĝis je la virtualo, praktike sen debato. Ekzistas pli ol 140 PEN-centroj (inkluzive de la esperanta), sed kutime ne pli ol okdeko alestas fizike. Tial oni atendis multe pli vastan partoprenon ĉi-jare, sed aliĝis nur 72 (inkluzive de la nia). Des pli grave, nur 58 partoprenis en la balotoj.

Pli kaj pli da problemoj kun la roterdama stabo

HeKo 746 1-A, 24 okt 20

La Universala havas pli kaj pli da problemoj rilate sian stabon. Unuflanke, ekde 2021 ĝi ne plu pagos kontribuojn por la pensio de siaj oficistoj. Estas vere ke, okaze de migro de la Centra Oficejo al alia lando, la nederlandaj reguloj ne plu validus; sed certe tiu translokigo ne okazos en 2021, se entute iam antaŭ la bankroto. Tial la nepago de tiuj kontribuoj (ĉ.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.